Esperanta   Prezentado de XLOGO.

XLogo kaj la programlingvo Logo

XLogo estas Logo-interpretilo skribita en Java. Ĝi estas uzebla en pluraj lingvoj (franca, angla, hispana, portugala, araba, germana kaj esperanta). Sub la permesilo GPL (esperante), tiu programaro do estas libera kaj senpaga.
Angla kompleta permesilo.

La programlingvo Logo estis kreata, dum la '70-dekjararo, fare de Seymour Papert. Ĝi estas bonega lingvo por komenci programi kaj lerni la rudimentojn: buklojn, testojn, programerojn... La programisto devas movigi objekton nomatan « testudo » en la ekrano per tiel simplaj komandoj kiel antaŭen, malantaŭen, dekstren, maldekstren... Oni povas krei desegnojn, movigante la testudon kiu strekas en la ekrano. Ankaŭ eblas manipuli listojn kaj vortojn.

Ekzemple: antaŭiru 100 dekstren 90 movigos la testudon je 100 paŝoj antaŭen, poste turnigos la testudon je 90° dekstren.

Per tiu tre intuitiva grafika modo, Logo estas ideala programlingvo por komencantoj: ne estas problemo por la infanoj!

La Java programlingvo

Kiel estas precizigita supre, XLogo estas skribita en Java programlingvo. Ĉar Java funkcias en ĉiuj platformoj, la programaro XLogo do ankaŭ estas nedependa kun la instalata operaciuma sistemo. Ĉu Linuksan, ĉu Vindozan aŭ ĉu Makintoŝan sistemon vi havas, ne problemas: XLogo funkcios.

GRAVE: Por funkciigi Java-n aplikan programaron, necesas instali en via komputilo Java-n medion nomatan JRE (Java Runtime Environment). Ĝi estas senpaga kaj estas elŝutebla en la jena adreso:

http://java.sun.com/javase/downloads/index.jsp